Neil recenzuje Malgranda Sibo autorstwa Cory Doctorow
Inspira rakonto por adoleskantoj
4 gwiazdki
Mi legis la originalon de ĉi tiu libro en la angla sed tio estis antaŭ sufiĉe da jaroj ke mi ne tute memoris la rakonton do mi ĝojis havi kialon por relegi ĝin. La rakonto estas interesa, sed ĝi kelkfoje ŝajnas pli kiel gvidlibro por inspiri al ribelado ol vera rakonto. La rakontisto tre ofte devojiĝas por instrui pri iu interesa teknikaĵo aŭ historiaĵo. Tio kelkfoje rompas la fadenon de la rakonto kaj oni bone sentas ke la vortoj venas de la plenkreska aŭtoro anstataŭ la rolulo de la adoleskanta rakontanto. Mi supozas ke mi eĉ pli ŝatus la libron se mi havus la aĝon de la celpubliko, t.e. adoleskantoj. Mi imagas ke ĝi celas esti tre inspira kaj eble en tiu aĝo oni pli kunsentus kun la multa kontraŭ-plenkreskulemo. Aliflanke la libro jam komencas malĝisdatiĝi kaj la problemoj de la nuna epoko estus tute aliaj, do mi ne scias …
Mi legis la originalon de ĉi tiu libro en la angla sed tio estis antaŭ sufiĉe da jaroj ke mi ne tute memoris la rakonton do mi ĝojis havi kialon por relegi ĝin. La rakonto estas interesa, sed ĝi kelkfoje ŝajnas pli kiel gvidlibro por inspiri al ribelado ol vera rakonto. La rakontisto tre ofte devojiĝas por instrui pri iu interesa teknikaĵo aŭ historiaĵo. Tio kelkfoje rompas la fadenon de la rakonto kaj oni bone sentas ke la vortoj venas de la plenkreska aŭtoro anstataŭ la rolulo de la adoleskanta rakontanto. Mi supozas ke mi eĉ pli ŝatus la libron se mi havus la aĝon de la celpubliko, t.e. adoleskantoj. Mi imagas ke ĝi celas esti tre inspira kaj eble en tiu aĝo oni pli kunsentus kun la multa kontraŭ-plenkreskulemo. Aliflanke la libro jam komencas malĝisdatiĝi kaj la problemoj de la nuna epoko estus tute aliaj, do mi ne scias ĉu oni ankoraŭ povus multe lerni de ĝi. Ekzemple la poŝtelefonoj en la libro estas faldeblaj kaj oni spuras homojn per la rofidaj kartoj kiujn oni uzas por la metroo ktp. Eble nuntempe estus multe pli facile spuri kaj subaŭskulti homojn per iliaj telefonoj kun la GPSilo kaj la konstanta retkonekto. La ribelado en la libro ankaŭ multe dependas de la fakto ke ĉiu havas senpasvortan sendratan retaliron de kiu oni povas profiti por kaŝi sian identecon, sed mi supozas ke tio ne plu eblas.
Mi elektis la eldonon de la libro kun la “genroneŭtrala” lingvaĵo. Mi pensas ke estus pli bone nomi la lingvaĵon “genrosimetria” ol neŭtrala. Ĝi ja uzas genroneŭtralajn vortojn, sed oni povus kredi ke tio signifas ke oni neniam aŭ tre malofte mencias la genron de homoj. La libro efektive tute ne estas tia, kaj anstataŭe ĝi preskaŭ ĉiam aldonas la sufiksojn -iĉ kaj -in al la genroneŭtralaj vortoj, tiel ke eblas neniu dubo pri la genro de la priparolata homo. Eble estus interese iam legi libron kiu estus tute genroneŭtrala kaj oni tute ne scius la genron de rolulo, sed aliflanke eble tio estus pli taŭga por originala verkaĵo, ĉar tiom ŝanĝi verkaĵon en tradukaĵo eble estus tro malfidela al la originala verko. Mi trovis ke post kelkaj paĝoj mi plene alkutimiĝis al la neologismaj vortoj kaj mi apenaŭ plu rimarkis ilin. Tial mi trovas ke estas iom domaĝe ke oni sentis bezonon eldoni la du versiojn de la libro, ĉar vere ambaŭ versioj devus esti facile kompreneblaj al iu ajn esperantisto.
La traduko ŝajnas al mi tre bona. Mi tamen rimarkis la samajn propraĵojn de la tradukinto kiujn mi rimarkis en la traduko de Spionoj, ekzemple la evitemo de la prepozicio je. Mi ankaŭ trovis kelkajn tajperarojn, kio iom surprizas min por ĉi tiu libro ĉar ĝi estas delonge libere havebla ĉe retpaĝo, do mi kredus ke estus sufiĉe da legintoj por korekti la erarojn antaŭ la eldonado. Tio tamen tute ne ĝenas la legadon.